Jurek Becker

germana verkisto kaj scenaristo

Jurek Becker [jurek beke] (30-an de septembro 193714-a de marto 1997) estis germana verkisto. Li naskiĝis en la pola urbo Lodz, kaj mortis en Berlino.

Jurek Becker
Persona informo
Jurek Becker
Naskiĝo 30-an de septembro 1937 (1937-09-30)
en Łódź
Morto 14-an de marto 1997 (1997-03-14) (59-jaraĝa)
en Thumby
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kojlorektuma kancero vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Q47126434 vd
Ŝtataneco Germana Demokratia RespublikoOkcidenta Germanio vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino vd
Partio Socialista Unueca Partio de Germanio vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristo • prozisto vd
Aktiva en Łódź vd
Verkado
Verkoj Jacob the Liar ❦
Bronstein’s Children vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La unuajn ses jarojn de sia vivo li pasigis en juda geto kaj en faŝismaj koncentrejoj. Post la Dua mondmilito li venis al Orienta Berlino, lernis la germanan lingvon, studis filozofion kaj laboris poste kiel scenaristo kaj verkisto. Lia ribelemo kontraŭ la reĝimo de GDR kaŭzis akrajn konfliktojn kaj fine li en la jaro 1977 decidis ekvivi en Okcidenta Berlino. Krom romanojn li sukcese verkis scenarojn, rakontojn kaj tekstojn por kabaredoj.

Famaj verkoj redakti

  • Romantrilogio:
    • Jakob, der Lügner (1969)
    • Der Boxer (1976)
    • Bronsteins Kinder (1986)
  • Irreführung der Behörden (romano, 1973)
  • Schlaflose Tage (romano, 1978)
  • Nach der ersten Zukunft (rakontoj, 1980)
  • Liebling-Kreuzberg (scenaro por televidserio, ekde 1986)
  • Amanda herzlos (romano, 1992)