Juri-Gagarin-monumento (Erfurt)

La Juri-Gagarin-monumento en Erfurto troviĝas ĉe la angulo de la stratoj Krämpferstraße kaj Juri-Gagarin-ringobulvardo.

Memorŝtono kun busto por la granda sovetia kosmonaŭto.

Gagarin kaj Erfurto redakti

La unua homo en la kosmo, la sovetiano Jurij Aleksejeviĉ Gagarin, vere estis ŝatata de la homoj. Tio manifestiĝis ankaŭ en oktobro 1963, kiam la juna oficiro (loĝanta en Erfurter Hof) vizitis la distrikto-ĉefurbon. Miloj da erfurtanoj ovaciis lin.

La fakulo Holt Meyer de la Universitato de Erfurto okupiĝis pri la efektoj de la vojaĝoj de Gagarin tra la socialismaj landoj kaj pli detale esploradis pri ties restado en Erfurto. Lia konkludo pri la kosmonaŭto: li estis la videbla pruvo por la supereco de socialismo, unu el la malmultaj amaskomunikilaj steloj de la Orienta bloko.

La monumento redakti

Nur en la 12-a de aprilo 1986 estis inaŭgurita la monumento en Erfurto, okaze de la 25-a datreveno de la bonkonata unua spacveturado de homo. La tempo por granda entuziasmiĝo pri sovetiaj kosmonaŭtaĵoj estis jam for. Ja, la ringa pretervojo jam en 1964 estis nomita laŭ Gagarin. Post lia morto en 1968 la orientgermana astronaŭto Sigmund Jähn iele transprenis la rolon de Gagarin.

La bronza mulditaĵo de Lev Kerbel fakte estas nur kopio de busto en la Aleo de la kosmonaŭtoj en Moskvo, ne speciala kreo por la surloka starigo. Tamen la monumento en Erfurto post la Turniĝo feliĉe ne taksitis forigenda socialisma memorigilo. Post la plibeligo de la ĉirkaŭaĵo de 12-etaĝaj loĝdomblokoj, ĝi denove brilas kaj iĝis intertempe mem grava memorigilo de pasintaj tempoj.

Eksteraj ligiloj redakti