Jurij FINKEL (nask. la 3-an de aprilo 1964) estas rusa esperantisto, tradukisto kaj profesie informadika programisto, kiu kreis la programon EK! por ĉapeligi literojn por Esperanto (por uzantoj de Vindozo). Li abunde tradukis tekstojn el la rusa lingvo. Famaj romanoj, kiujn li tradukis, aperis sur lia retpaĝo. Kelkaj el liaj tradukaĵoj aperis ankaŭ libroforme ĉe la Monda Asembleo Socia (MAS). Por pluraj libroj, pri personoj en ili aperantaj, Jurij Finkel krome verkis biografietojn.

Jurij Finkel
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1964 (1964-03-04) (60-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Biografio redakti

Jurij Finkel naskiĝis la 4-an de marto 1964 en familio de inĝenieroj en la urbo Uljanovsko (antaŭ 1924 - Simbirsko, la patrourbo de Lenino, nun nomata laŭ lia vera familinomo Uljanov). En 1981 li finis mezlernejon kaj studentiĝis al la Uljanovska Politeĥnika Instituto en la radioteĥnika fakultato. En 1986 li finis la instituton kun "ruĝa diplomo", t.e. kun laŭdo, kiel "inĝeniero-radioteĥnikisto", kaj ĝis 1993 laboris en la sama instituto en scienc-esplora laboratorio "Holografio", precipe kiel programisto. En 1993-1996 li laboris en la Uljanovska Universitato (tiam ĵus aperinta, krom la Politeĥnika Instituto, kiu alinomiĝis Teĥnika Universitato) kiel programisto de la komputada centro. Poste li laboris en diversaj lokoj kiel programisto.

Pri ekzisto de Esperanto li eksciis jam 10-jaraĝa el scienc-populariga libro pri lingvistiko; en superaj klasoj de la mezlernejo li konatiĝis kun bazoj de Esperanto pere de - paradokse - germana memlernilo de Esperanto, dum la studentaj jaroj li pli profunde konatiĝis kun gramatiko de Esperanto, trovinte en la instituta biblioteko lernolibron. Sed li fine ekposedis Esperanton en proksimume 1990-1991, sub influo de amiko.

En la mezo de la 1990-aj jaroj li konektiĝis al Interreto kaj ekpartoprenis la esperantlingvan interretan konferencon. Tiam li kreis sian retejon pri Esperanto, kiu funkcias ĝis nun. Siajn unuajn tradukojn li faris fine de la 1990-aj jaroj.

Jurij Finkel havis ekde la junaĝo maldekstrajn politikajn konvinkojn, sub influo de la romano „Nebulozo de Andromedo” de Ivan Efremov, sed iom nebulajn. En la 1990-aj jaroj li opiniis sin maldekstra social-demokrato, sed iom post iom li maldekstriĝadis, kaj en la 2000-aj jaroj li definitive fariĝis komunisto kaj marksisto, post studado de la 3 volumoj de La kapitalo de Karlo Markso.

Jurij Finkel ne membras en iu ajn partio.

Libroj aperintaj ĉe MAS redakti

  • Ivan Efremov: La horo de Bovo. Sciencfikcia romano. El la rusa tradukis Jurij Finkel. Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 573 paĝoj, ISBN 978-2-918300-37-3 (= MAS-libro 42);
  • V.I. Lenin: Ŝtato kaj revolucio. La instruo de la marksismo pri la ŝtato kaj taskoj de la proletaro en revolucio. Tradukis el la rusa G. Demidjuk, redaktis Jurij Finkel, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 181 paĝoj, ISBN 978-2-918300-43-4 (= MAS-libro 50);
  • Ivan Efremov: Rakontoj pri neordinaraĵoj, tradukitaj el la rusa de Jurij Finkel. Monda Asembleo Socia (MAS),2011, 604 paĝoj, ISBN 978-2-918300-63-2 (= MAS-libro 71);
  • Ivan Efremov: Tais el Ateno. El la rusa tradukis Jurij Finkel. Monda Asembleo Socia (MAS),2012, 533 paĝoj, ISBN 978-2-918300-73-1 (= MAS-libro 76);
  • V.I. Lenin: Imperiismo, kiel la plej alta stadio de kapitalismo. (Populara eseo) El la rusa tradukis Jurij Finkel. Monda Asembleo Socia (MAS), 2012, 125 paĝoj, ISBN 978-2-918300-77-9 (= MAS-libro 80);
  • Aleksandro Grin: Skarlataj veloj. La ora ĉeno. Kuranta sur ondoj. Mallongaj rakontoj. El la rusa tradukis Jurij Finkel. Monda Asembleo Socia (MAS), 2013, 418 paĝoj, ISBN 978-2-918300-84-7 (= MAS-libro 87);
  • Aleksandro Grin: La mondo brilanta. La vojo nenien. Cent verstoj laŭ rivero. El la rusa tradukis Jurij Finkel. Ilustraĵoj de S.G. Brodskij. Monda Asembleo socia (MAS), 2014, 434 paĝoj, ISBN 978-2-918300-99-1 (= MAS-libro 104);
  • Jurij German: Kara mia homo. El la rusa tradukis Jurij Finkel. Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 584 paĝoj, ISBN 978-2-36960-062-6 (= MAS-libro 158).