Jurij KLEN ukraine: Юрій Клен, preŭdonimo de Oswald Burghart (naskiĝis en 1891, mortis en 1947 en Augsburg (Germanio)) estis ukraina poeto, tradukisto, literaturologo. Naskiĝis en Podolio en familio de la germandevena koloniisto. Fininte gimnazion kun la "ora medalo" li fariĝis studento de la Kijiva Universitato (1911). Dum la 1-a mondmilito li estis ekzilita de rusaj aŭtoritatoj al Arĥangelska gubernio (1914-1918), poste revenis en Kievon kaj diplomitiĝis kiel lingvisto kaj filologo.

Jurij Klen
Persona informo
Юрій Клен
Naskonomo Освальд-Экхарт Фридрихович Бургардт
Naskiĝo 4-an de oktobro 1891 (1891-10-04)
en Serbynivka
Morto 30-an de oktobro 1947 (1947-10-30) (56-jaraĝa)
en Aŭgsburgo
Tombo Baikove Cemetery vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj ukraina vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunioVajmara RespublikoNazia GermanioGermanio vd
Alma mater Q4348927 vd
Profesio
Alia nomo Юрій Клен vd
Okupo tradukisto • literaturkritikisto • verkisto • poeto • literatursciencisto • slavisto vd
Aktiva dum 1921– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jam en 1920-aj jaroj en liaj poemoj estis videblaj trajtoj de nov-klasikuloj.

De 1931 li loĝis en Germanio, kie li doktoriĝis en 1936.

1943 - poemkolekto "Karaveloj", kie li penis sintezigi principojn de kijivaj nov-klasikuloj kaj de poetoj de "praga skolo". Aŭtoro kunligis antikvan tradicion kun heroismo de mezjarcentaj kavaliroj kaj kun ukrainaj tradicioj de princ-hetmana epoko (10-a-17-a jc).

Liaj la plej alte taksataj poemoj:

  • Malbenitaj jaroj (1937)
  • Cindro de imperioj (1943-47)

Por Ukraina antologio lian poezion esperantigis Volodimir Pacjurko.