VINNIĈUK Jurij ukraine Юрій Винничук (n. 18-a de marto 1952) estas ukraina lingvisto, ĵurnalisto, redaktoro, populara nuntempa verkisto. Li ricevis fakon de ukraina filologo en Ĉekarpata universitato nome de Vasil Stefanik (Ivano-Frankivsko). Redaktis diversajn periodaĵojn en Lvivo. Aperigis pli ol 10 librojn de poezio, fantasto, rakontoj. Multaj verkoj estis tradukitaj angle, germane, france, hispane, hungare, kroate, pole, ruse. Li mem tradukas de la pola kaj la ĉeĥa.

Jurij Vinniĉuk
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1952 (1952-03-18) (72-jaraĝa)
en Ivano-Frankivsk
Lingvoj ukrainapola vd
Ŝtataneco SovetunioUkrainio vd
Alma mater Ciskarpatia Nacia Universitato Vasil Stefanik vd
Profesio
Alia nomo Juzjo Observator vd
Okupo ĵurnalisto • poeto • hejmlanda esploristo • tradukistoverkisto • sciencfikcia verkisto • publikigistoredaktoro vd
Laborkampo literaturotradukoĵurnalismo • redaktado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 2005 lia romano "Printempaj ludoj en aŭtunaj ĝardenoj" (Весняні ігри в осінніх садах) gajnis la unuan premion inter aŭskultantoj de ukraina servo de BBC, en 2012 la saman premion gajnis romano "Tango de morto" (Танґо смерті).

2012 - estis ricevinta titolon "Ora verkisto de Ukrainio" (la titolo estas aljuĝata al verkisto, kies romanoj aperis en eldonkvanto pli ol 100 000 ekzempleroj).

Du liajn rakontojn esperantigis Viktor Pajuk: "La brodita mondo" (aperis en sveda Esperanto-organo "La Espero", 5, 2005); "La insulo Zizo" (La Kancerkliniko, 119, 2006). En la Interreto oni povas trovi esperantan tradukon de la skandala poemo "Mortigu pederaston". Unu kanto de Majdano - lulkaknto "Dormas kovroj" - aperis en Beletra Almanako (n-ro 19, februaro 2014), tradukis - Kris Long.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.