Jurosciencoj estas tiuj sciencoj, kies ekkonobjekto estas la juro. Ofte oni uzas ankaŭ la nomon juroscienco (en singularo), kaj nome tiam, se temas pri la centra jurscienco, de la jurdogmaro, kiu ofte estas tutsimple egalmetata kun la jurscienco. Tio tamen ne konsideras, ke krom la jurdogmaro ankaŭ aliaj disciplinoj sin dediĉas al la juro, kiuj havas tute malsamajn metodojn kaj esplortradiciojn.

Unuopaj sciencoj redakti

  • La jurdogmatiko (jurisprudenco) entreprenas la nocian analizon kaj sisteman trapenetradon de la jurfontoj. Ĝiaj metodoj dependas de la speco de la jura materialo; en la kontinenteŭropa jurgrupo, kiu ĉefe konsistas el leĝojuro, tiuj ĉi estas antaŭ ĉio interpretado kaj breĉoplenigo (analogio kaj teleologia reduktado).
  • La jurpolitiko (politika jurisprudenco) estas la scienco celanta la formadon de la estonta juro. Ĝi esploras la eblecojn kaj kondiĉojn de la ŝanĝebleco de juro kaj rilatigas tiun ĉi kun specifaj ŝanĝodeziroj al la valida juro. Ĝis tiu punkto ĝi same dependas de la rezultoj de la jurhistorio kaj de la jursociologio kiel de la jurkomparado.
  • La kompara jurscienco interrilatigas jurnormojn de malsamaj sistemoj. Je tio kaj povas esti esplorata, kiel certa socipolitika celo estas solvebla per diversmanieraj juraj reguladoj, kaj ankaŭ, kiel variaĵoj de unu jurinstituto povas konduki al diversmanieraj efikoj.
  • La jurfilozofio estas interdisciplina scienco, kiu ankaŭ uzas metodojn de la filozofio. Grava partkampo de la jurfilozofio estas la jurteorio, kiu sendepende de konkreta jurordo demandas pri la esenco de la juro, pri la kondiĉoj de ĝia valido kaj la strukturo de la normoj. La juretiko kontraŭstarigas la jurajn normojn al la etikaj normoj.
  • La historio de juro estas interdisciplina scienco; ĝi uzas ankaŭ metodojn de la historioscienco, por esplori la originojn kaj la devenon de la juro. Je tio ĝi povas esplori kaj la juran situacion dum pasinta momento kaj ankaŭ la juran praktikon, do ĉu kaj kiel oni vivis laŭ certa juro (jurfakta esploro).
  • La jursociologio rigardas juron kiel fenomeno de la socia realeco kaj rilatigas socian agadon kun juraj normoj.