Justica Kortumo de Eŭropa Unio

(Alidirektita el Justica Kortumo de Eŭropaj Kortumoj)
2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 29 sep. 2023.
Ne konfuzu tiun kortumon kun la Eŭropa Kortumo por Homaj Rajtoj (en Strasburgo), fondita de la Konsilio de Eŭropo, kiu juĝas pri la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj de 1950

Kreita en 1952 per la Pariza Traktato pri la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo sub la nomo Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj, tiu kortumo alinomiĝis Kortumo de la Eŭropa Unio en 2009 (post la traktato de Lisbono), ĝi estas juĝista institucio, kiu zorgas pri la observo de la eŭropunia juro:

Justica Kortumo de Eŭropa Unio
Cour de justice de l'Union européenne
emblemo
internacia tribunalo
institucio de Eŭropa Unio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1952 vd
Geografia situo 49° 37′ 12″ N, 6° 8′ 22″ O (mapo)49.626.13944444Koordinatoj: 49° 37′ 12″ N, 6° 8′ 22″ O (mapo)
Lando(j) Luksemburgo vd
Sidejo Palais de la Cour de Justice
Justica Kortumo de Eŭropa Unio (Luksemburgo)
Justica Kortumo de Eŭropa Unio (Luksemburgo)
DEC
Map
Justica Kortumo de Eŭropa Unio
Tipo Institucio de Eŭropa Unio
Prezidantoj Koen Lenaerts (Kortumo)
Marc van der Woude (Tribunalo)
Lingvoj

ĉiuj oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio

Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĝi sidas en Luksemburgo, kio donis al ĝi la kromnomon Luksemburga Kortumo -- kontraste kun la Strasburga Kortumo (Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj)[1].

Miksospeca eŭropunia juĝsistemo

redakti

La eŭropunia juĝsistemo estas kompromisaĵo inter la ekzistantaj juĝsistemoj de la internacia sfero kaj tiuj de la interna sfero de la ŝtatoj.

La Kortumo estas trafebla de ĉiuj. Ĝi verdiktas pri la kontestoj inter membroŝtatoj, kiujn povas naski la apliko de la eŭropuniaj traktatoj. Sed ankaŭ privatuloj (naturaj kaj juraj personoj) rajtas jurkontesti antaŭ la Kortumo. Tiu karakterizo similigas la Luksemburgan Kortumon al la naciaj juĝejoj de la membroŝtatoj; kontraŭe, la klasikajn internaciajn juĝejojn rajtas trafi nur la ŝtatoj.

La jurisdikcio de la Kortumo estas deviga. La klasika publika internacia juro tenas alian principon: la libervola justico, t.e. la ŝtatoj venas antaŭ la internacian juĝejon nur memvole; oni ne povas alvoki ilin kontraŭ ilia volo. Kontraŭe, en la eŭropunia sistemo, plendanto povas alvoki membroŝtaton aŭ eŭropunian institucion antaŭ la Kortumo: la membroŝtato aŭ institucio nepre devos veni.

La juĝoj de la Kortumo devigas. En la klasika publika internacia juro, oni ne povas devigi la ŝtatojn plenumi la juĝojn, kiuj kondamnis ilin. En la eŭropunia sistemo, la juĝoj devigas la membroŝtatojn kaj la eŭropuniajn instituciojn. Se ĉi-lastaj ne plenumas la juĝojn, la Kortumo kondamnos ilin pro malobservo de la traktatoj.

Tiel, kvankam ĝi estas internacia juĝsistemo, la eŭropunia sistemo inklinas alproksimiĝi al la sistemo, kiu estas ene de la ŝtatoj.

Strukturo de la eŭropunia juĝa potenco

redakti

Konsisto de la Kortumo de la Eŭropa Unio

redakti

La Kortumo konsistas el po unu juĝisto por ĉiu membroŝtato. Hodiaŭ estas do 27 juĝistoj.

La juĝistojn interkonsente nomumas la membroŝtatoj. Ili estas elektitaj el inter homoj, kies plena sendependeco estas konstatebla, kaj kiujn karakterizas alta kompetento por fariĝi eŭropunia juĝisto (ekz.: plejofte la juĝisto el Francio venas de la franca Kasacia Kortumo aŭ de la franca Ŝtata Konsilio). Ilia mandato daŭras 6 jarojn, kaj estas renovigebla.

La juĝistojn asistas 11 ĝeneralaj advokatoj. Ili prezentas senpartie kaj sendepende motivigitajn opiniojn pri la juraj demandoj starigitaj antaŭ la Kortumo.

La juĝistoj de la Kortumo elektas prezidanton el inter si, por mandato trijara kaj renovigebla. La prezidanto estras la Kortumon, prezidas la aŭdiencojn, kaj dividas la juĝaferojn inter la diversaj ĉambroj de la Kortumo.

La Tribunalo de la Eŭropa Unio

redakti

Ekde 1989 la Kortumon asistas la Tribunalo de la Eŭropa Unio (origina nomo: Tribunalo de Unua Instanco de la Eŭropaj Komunumoj), kiu konsistas el dufoje tiom da juĝistoj kiom da membroŝtatoj. La mandato de la juĝistoj estas sesjara kaj renovigebla.

Ekde la efektiviĝo de la Traktato de Nico en 2003, la Tribunalo estas la ordinara juĝisto por ĉiuj jurkontestoj por nuligo, pro neago aŭ por kompenso (ne tiuj pro ŝtata malobservo, kiujn zorgas nur la Kortumo) fare de naturaj aŭ juraj personoj kaj membroŝtatoj, escepte de la jurkontestoj rezervitaj al apartaj juĝejoj aŭ al la Kortumo. La juĝojn de la Tribunalo oni povas kontesti antaŭ la Kortumo, sed nur pri juraj demandoj.

La juĝistoj de la Tribunalo estu sendependaj; ilin oni elektas el inter homoj, kiuj plej ĝuas sendepencon, kaj kiuj povas havi altrangajn juĝoficojn sialande. Ili elektas inter si la prezidanton de la Tribunalo por trijara, renovigebla mandato. La Tribunalo verdiktas en ĉambroj el 3 aŭ 5 juĝistoj, sed ankaŭ en "granda ĉambro" (13 juĝistoj) aŭ en "plena asembleo".

La Tribunalo pri Publika Oficistaro de Eŭropa Unio

redakti

Kreita fine de 2004, la Tribunalo pri Publika Oficistaro estis juĝoĉambro helpanta la Tribunalon (de Unua Instanco).

Ĝi rezultis el la Traktato de Nico de 2001, kiu ebligas la kreon de juĝoĉambroj por malpli superŝuti la Tribunalon kaj la Kortumon. Tiel la 2-an de novembro 2004 la Konsilio de Eŭropa Unio alprenis decidon por estigi la Tribunalon.

Tiu nova, faka tribunalo konsistis el 7 juĝistoj, kaj celis zorgi pri la jurkontestoj inter la eŭropuniaj institucioj kaj iliaj oficistoj. Tiuj jurkontestoj antaŭe estis en la jurisdikcio de la Tribunalo (de Unua Instanco) kaj tiam estis multnombraj (151 aferoj el 469 en 2005). La Tribunalo pri Publika Oficistaro donis sian unuan juĝon la 26-an de aprilo 2006.

La juĝojn de tiu Tribunalo oni povis kontesti antaŭ la Tribunalo (de Unua Instanco) nur pri juraj demandoj. La kasaciajn juĝdecidojn de la Tribunalo (de Unua Instanco) oni povis escepte kontesti antaŭ la Kortumo.

La Tribunalo pri Publika Oficistaro ĉesis ekzisti la 1-an de septembro 2016.

Prezidantoj de la Kortumo

redakti


Prezidantoj de la Tribunalo

redakti


  1. ke estas proponita fandado de la du eŭropaj juraj kortumoj; vidu (itale) - Sanzioni ed elusioni, en Mondoperaio, marto 2015.