Justyna Kowalczyk

Justyna Maria KOWALCZYK-TEKIELI (naskiĝis la 19-an de januaro 1983 en Limanowa) estas pola skikuristino, majstrino kaj plurmedalistino olimpika kaj mondĉampiona, kvarfoja gajnintino de Pokalo de la Mondo en skikurado. Krom finna kuristino Marjo Matikainen akiris la Mond-Pokalon trifoje laŭvice. Unusola kokursantino, kiu kvarfoje laŭvice gajnis prestiĝan ciklon Tour de Ski. Venkintino de la 91-a Vasa-kuro. Dank' al akiro de 2 oraj, kaj sume de 5 olimpikaj medaloj ŝi estas la plej eminenta pola sportisto en la historio de Vintraj Olimpikoj kaj la tria post Robert Korzeniowski kaj Irena Szewińska de la someraj kaj vintraj olimpikoj. Diplomitino de AWF (Akademio pri Korpa Edukado) je la nomo de Jerzy Kukuczka en Katowice. Ŝi estas doktorino de sciencoj pri korpa kulturo.

Justyna Maria Kowalczyk

Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio redakti

La 6-an de februaro Justyna Kowalczyk en olimpika vilago faris la olimpikan ĵuron.

La 8-an de februaro okazis la unua skikurado. Tio estis nordia kombino, t.e. 7,5 km laŭ klasika stilo kaj 7,5 km de liberstila skiado, en kiu ŝi akiris la 6-an lokon. Ĝin gajnis norvegino Marit Bjørgen, antaŭ svedino Charlotte Kalla kaj norvegino Heidi Weng. Venontan tagon post la kuro ŝi informis pri frakturo de sia metatarso, sed certigis pri la batalpreteco por medaloj.

La 13-an de februaro sucesis gajni la oran olimpikan medalon de individua starto laŭ klasika stilo por 10 km. La duan lokon akiris Charlotte Kalla, kaj la trian norvegino Therese Johaug. Danke al tio ŝi fariĝis plej titolita pola sportistino en la historio de Vintraj Olimpikoj (du oraj, unu arĝenta kaj du bronzaj medaloj).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti