Kálmán Ürmössy
ÜRMÖSSY Kálmán (uermoeŝi) estis hungara inĝeniero pri forno naskita en Abrudbánya en 1862 kaj mortinta en Budapeŝto la 10-an de aŭgusto 1922. Lia filino estis Anikó Ürmössy.
Kálmán Ürmössy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1861 en Abrud |
Morto | 10-an de aŭgusto 1922 (60-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Anikó Ürmössy |
Parencoj | Anikó Gellért |
Okupo | |
Okupo | metala inĝeniero |
Kariero redakti
Kálmán Ürmössy komence estis asistanto (1886 – 89), poste helpinstruisto de la katedro pri metalfornado en la Akademio de Selmec. En 1889 li venis al la monfareja oficejo de Körmöcbánya, kies de 1912 li iĝis direktoro. Li aperigis plurajn studaĵojn en la revuo Bányászati és Kohászati Lapok.
Fonto redakti
- Magyar Életrajzi Lexikon[1]