Kálmán Balogh (geologo)

Kálmán Balogh [balog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balogh Kálmán estis hungara geologo, altlerneja instruisto.

Kálmán Balogh
Persona informo
Naskiĝo la  19-an de oktobro 1915(nun 1915-10-19)
en Hungario Kolozsvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 7-an de aprilo 1995
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo geologoinstruisto
vdr
Memortabulo pri Kálmán Balogh

Kálmán Balogh[1] naskiĝis la 19-an de oktobro 1915 en Kolozsvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Cluj en Rumanio), li mortis la 7-an de aprilo 1995 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Depost la rumana okupo de Transilvanio en 1919 la familio rifuĝis al restHungario. Kálmán Balogh maturiĝis en gimnazio en Debrecen en 1933, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato István Tisza en 1938, post 2 jaroj li doktoriĝis el geologio. Ekde 1935 li havis sensalajran statuson en la universitato, ekde 1939 jam salajran statuson. En la lernojaro 1938 li instruis en la pedagogia altlernejo de Debrecen, en 1940 li laboris en muzeo en Budapeŝto, poste en la geologia instituto. En 1944 li soldatiĝis, iom poste li estis militkaptito kaj povis hejmenveni al la instituto en 1946. Inter 1966 kaj 1977 li estis katedrestro en Scienca Universitato József Attila. Intertempe en 1952 li kandidatiĝis, en 1961 doktoriĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio. En 1977 li pensiuliĝis, tamen li estis konsilisto en la instituto. Li plej ofte okupiĝis pri sedimentologio en Hungarlando. Li ricevis premiojn aŭ memormedalojn inter 1948-1995. Li havis edzinon ekde 1947, ŝi naskis du filojn en 1949 kaj 1951.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A szovátai Medve-tó (1946)
  • Az észak-magyarországi triász rétegtana (1950)
  • A Föld és az Élet fejlődése (lernolibro, 1952, 1953)
  • Földtani térképszerkesztési gyakorlatok haladóknak (1972)
  • Die Deckenstruktur des Bükkgebirges (kunaŭtoro, 1984)
  • Szedimentológia I–III. (ĉefredaktoro de libro, 1991–1992)

Liaj disertaĵoj redakti

  • Adatok Pelsőcardó környékének földtani ismeretéhez (1940)
  • A Bükkhegység földtani képződményei (1964)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti