Kálmán Czakó [cakO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czakó Kálmán estis hungara patologo, altlerneja instruisto, botanikisto. Lia nobela antaŭnomo estis telegdi, lia mallonga nomo en la botaniko estis Czakó.

Kálmán Czakó
Kálmán Czakó
Kálmán Czakó
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1843 (1843-12-07)
en Hernádnémeti
Morto 8-an de novembro 1895 (1895-11-08) (51-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo botanikistokuracisto • universitata instruisto
vdr
Kálmán Czakó en 1895

Kálmán Czakó[1] naskiĝis la 7-an de decembro 1843 en Hernádnémeti, li mortis la 8-an de novembro 1895 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Kálmán Czakó frekventis mezlernejojn en Miskolc kaj Sárospatak, poste li estis instruisto kaj preĝeja orgenisto 3 jarojn. Li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1870, poste li estis patologia asistanto en Scienca Universitato Ferenc József studjaron, poste en la reĝa universitato. Li studvojaĝis preskaŭ 2 jarojn eksterlande helpe de stipendio. Inter 1874 kaj 1887 li instruis patologion, botanikon kaj farmacion en la Veterinara Instituto de Budapeŝto en rango profesoro. Li establis ankaŭ herbarion. Ekde 1881 li gvidis ankaŭ stacion, kie oni ekzamenis la grajnojn por semadi. Libertempe li esploris botanikojn de ĉirkaŭaĵo Buda kaj Tatroj. En 1893 li ricevis la titolon reĝa konsilisto. Li edziĝis en 1877.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Bonczolati eljárás törvényszéki és kórtani esetekben (1874)
  • Az alsó tátrafüredi vidék nyári flórája (1888)
  • Kirándulók zsebkönyve (kunaŭtoro, 1888)
  • A Hieracium ramosum W. K. alakköre (1893)

Fontoj redakti

Referencoj redakti