Kálmán Esterházy

Grafo Kálmán Esterházy [esterhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Esterházy Kálmán estis hungara politikisto, oficiro. Lia nobela antaŭnomo estis galánthai.

Kálmán Esterházy
Kálmán Esterházy kun sia edzino

Kálmán Esterházy [1] naskiĝis la 7-an de junio 1830 en Transilvanio en Nagyiklód (nuntempa Iclod en Rumanio). Li mortis la 9-an de februaro 1916 en Hungario en Kolozsvár (nuntempa Cluj en Rumanio).

Biografio redakti

Kálmán Esterházy lernis en Kolozsvár inter 1839-1848, poste li batalis por la hungara revolucio de 1848. Dum batalo li perdis unu el la brakoj. Dum periodo de la subpremo li okupiĝis nur pri la familia bieno. En 1865 li partoprenis en la lasta parlamento de Transilvanio. En 1869 li denove estis elektita parlamenta deputito, sed jam por la plena Hungara reĝlando. En 1871 li elektiĝis departementestro de Kolozs, baldaŭe li havis postenon en la loka teatro. Li seninterrompe estis parlamenta deputito inter 18871910.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Az aranynak előjövetele a Hideg-Szamos folyó alsó völgyében (1870)
  • A sztánai kimosási völgy és a kolozsvári medencze (1866)
  • Elnöki megnyitó beszédei az erdély múzeum-egylet közgyűlésein, az egylet kiadványaiban (1879-80)

Fontoj redakti