Kálmán HAZAI origine Henszelmann estis hungara olimpika ĉampiono, akvopilkisto, naĝisto. Li naskiĝis en Marosvásárhely la 17-an de julio 1913 kaj mortis en Kopenhago la 21-an de decembro 1996.

Kálmán Hazai
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 1913 (1913-07-17)
en Târgu Mureș
Morto 21-an de decembro 1996 (1996-12-21) (83-jaraĝa)
en Kopenhago
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo akvopilkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Kálmán Hazai estis junulara ĉampiono pri naĝado en 1930 (100 m rapida), 1931 (300 m miksa), en 1934 (miksa naĝado). En 1935 kaj 1937 li estis ĉampiono de altlerneja mondĉampioneco. En someraj olimpikaj ludoj de 1936 li estis ano de teamo, kiu gajnis la ĉampiontitolon. En 1937 kaj 1939 li gajnis Eŭropo-pokalon. La hungaran ĉampiontitolon li akiris en 1940. Inter 1934 kaj 1942 li estis 40 foje ano de hungara elektita akvopilkoteamo. Li vivis de 1946 en Svedujo, de 1960 en Danujo kaj estis trejnisto ĝis sia pensiuliĝo.

Fonto redakti

  • Hungara Vikipedio