Kálmán Hollai

hungara aktoro

Kálmán Hollai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hollai Kálmán estis hungara aktoro. Lia origina familia nomo estis Heiser ĝis 1976, lia prenita nomvarianto estis Hollay.

Kálmán Hollai
Persona informo
Naskonomo Heiser Kálmán
Naskiĝo 26-an de februaro 1949 (1949-02-26)
en Salgótarján
Morto 17-an de februaro 2022 (2022-02-17) (72-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Kálmán Heiser[1][2] naskiĝis la 26-an de februaro 1949 en Salgótarján, li mortis la 17-an de februaro 2022.

Biografio redakti

Kálmán Hollai devenis el cigana familio. Li frekventis muzikan bazlernejon. Baldaŭ li estis amatora aktoro. En 1969 li membriĝis en koruso de Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), iom poste li ricevis ankaŭ rolojn. Inter 1976-1979 li kantis en Operetoteatro (Budapeŝto), dum li akiris operetkantistan diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1977. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ida Versényi kaj István Kazán. Inter 1979–1982 li estis liberprofesiulo, poste membro de Nacia Teatro (Szeged) (1982-1986), Teatro de Kecskemét (1986-1993), fine li revenis al la Operetoteatro. En 2015 li blindiĝis, ĉar li manĝis malboniĝintan fungon. Li ricevis solan premion en 2000.

Liaj teatraj roloj (elekto) redakti

Liaj kinaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Kojak Budapesten (1980) - inĝeniero
  • Ámbár tanár úr (1998)
  • Dallas Pashamende (2004) - Tiberiu

Liaj televidaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • A fantasztikum betör a detektívregénybe, avagy Daibret felügyelő utolsó nyomozása (1977) - Jean
  • Átok és szerelem (1985)
  • Szomszédok (1998) - cigana instruisto
  • Medicopter 117 - A légimentők (serio, 2002) - Sándor

Aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti