KERPELY Kálmán (pr. kerpeli ka:lma:n) estis hungara plantokultivanto, universitata profesoro, ano korespondanta de MTA (1922) naskita en Oravicabánya la 11-an de oktobro 1864 kaj mortinta en Budapeŝto la 24-an de junio 1940. Li estis la filo de inĝeniero Antal Kerpely (1837–1907).

Kálmán Kerpely
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1864 (1864-10-11)
en Oravița
Morto 24-an de junio 1940 (1940-06-24) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Georgikon
Familio
Patro Antal Kerpely
Frat(in)o Antal Kerpely
Okupo
Okupo plant breeder • inĝeniero-agronomo • universitata instruisto
vdr

Biografio redakti

Kálmán Kerpely studis en la ekonomika instituto de Keszthely kaj en la Universitato de Halle. Ĝis 1889 li laboris en la ĉevalbienoj de Mezőhegyes kaj Kisbér, poste li iĝis instruisto de la ekonomika instituto de Keszthely. De 1893 li instruis pri plantokultivado en lernejo ekonomika de Debreceno, de 1899 li estis ties direktoro. De 1898 li gvidis ankaŭ la eksperimentan stacion pri tabako. De 1907 li estis direktoro de la ekonomia akademio de Magyaróvár, dum jaroj 1920–1935 publika ordinara profesoro de la ekonomika kaj teknika universitatoj (plantokultivado).

Verkoj redakti

  • A cukorrépa, mint iparnövény (Bp., 1890);
  • Műveleti növényeink gyökélete (Bp., 1897);
  • Dohánymag-termesztés (Bp., 1907);
  • Díszdohányok termesztése (Bp., 1909);
  • Az okszerű talajmívelés a szárazság elleni küzdelemben (Bp., 1910);
  • A műtrágyák helyes alkalmazása (Bp., 1910).

Fonto redakti