Kálmán Németh (skulptisto)
Kálmán Németh [nEmet], laŭ hungarlingve kutima nomordo Németh Kálmán estis hungara skulptisto, restaŭristo.
Kálmán Németh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Németh Kálmán |
Naskiĝo | 11-an de oktobro 1903 en Podolin (Hungara reĝlando) |
Morto | 27-an de aprilo 1979 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Kálmán Németh [1] naskiĝis la 11-an de oktobro 1903 en Podolin (Hungara reĝlando, nuntempa Podolínec en Slovakio), li mortis la 27-an de aprilo 1979 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiKálmán Németh frekventis metilernejon, sed pro Traktato de Trianon la familio translokiĝis al Fót. Li studis en Reĝa Industriarta Altlernejo, iom poste en Reĝa Belarta Altlernejo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Lajos Mátrai, Ferenc Sidló, Jenő Bory kaj Károly Lyka. Li debutis en ekspozicio en 1929. Dum la 2-a mondmilito li estis soldato kun interrompoj, fine li estis militkaptito ĝis 1946. Hejmenveninta li instruis jaron en mezlernejo en Újpest, poste li estis restaŭristo de Belarta Muzeo (Budapeŝto) ĝis la pensiuliĝo en 1965. Li ricevis premiojn en 1963 kaj 1978.
En 1940 li edziĝis.
Li propramene renovigis la penan vinberejan dometon de András Fáy. Lia hejmo estis vivanta muzeo, ankaŭ renkontejo de artistoj.
Elektitaj solaj ekspozicioj
redakti- Esztergom (1957)
- Budapeŝto (1965)
- Nagykanizsa (1966)
- Fót (1972)
- Tokaj (1974)
Elektitaj grupaj ekspozicioj
redakti- Arthalo Budapeŝto (ekde 1939)
Elektitaj skulptaĵoj
redakti- Férfifej (1929)
- Panasz (terakoto, 1943)
- András Fáy (reliefo, 1968)
- József Rippl-Rónai (1977)
Memorigiloj
redakti- strato, memordomo kaj lernejo en Fót [1] Arkivigite je 2018-09-29 per la retarkivo Wayback Machine[2]
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-29. Alirita 2018-09-29 .