Kálmán Péchy
PÉCHY Kálmán [pr. pe:ĉi] estis hungara reĝisoro naskiĝinta en Marosvásárhely en 1864 kaj mortinta en Budapeŝto la 3-an de septembro 1910.
Lia kariero redakti
Kálmán Péchy dungiĝis en 1888 al trupo de Debrecen. En aŭtuno de 1895 li iris al Kolozsvár al Mór Ditrói, kiu kunportis lin post unu jaro al Vígszínház. Li baldaŭ iĝis ĉefreĝisoro, sed ekde 1906 pro sia malsano li devis retiriĝi.
El liaj reĝisoraĵoj redakti
Fonto redakti
- Magyar Színházművészeti Lexikon