Kálmán Ruffy Varga

akademia instruisto

Kálmán Ruffy Varga [rufi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ruffy Varga Kálmán estis hungara altlerneja instruisto, senatano. Liaj familiaj nomvariantoj estis Ruffy-VargaVarga.

Kálmán Ruffy Varga
Persona informo
Naskiĝo la  29-an de aŭgusto 1871(nun 1871-08-29)
en Hungario Léva (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 9-an de novembro 1942
en Hungario Debrecen (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Ekonomia AkademioUniversitatea Babeș-Bolyai
Okupo
Okupo agronomo • universitata instruisto
vdr

Kálmán Ruffy Varga[1] naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1871 (laŭ hungara Vikipedio la naskiĝjaro estas 1873) en Léva (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Levice en Slovakio), li mortis la 9-an de novembro 1942 en Debrecen (Hungara reĝlando).

Biografio redakti

Kálmán Ruffy Varga maturiĝis en gimnazio en Körmöcbánya, poste li akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1893, fine li doktoriĝis el filozofio en Scienca Universitato Ferenc József en 1897. Li instruis en la akademio, poste en simila akademio en Kolozsvár, inter 1900-1920 en Kassa. Ekde 1921 ĝis la emeritiĝo en 1935 li estis akademiestro en Ekonomia Akademio (Debrecen), ekde 1931 li estis deputito de la akademioj en la hungara senato. Li ricevis la titolon reĝa konsilisto en 1912, krome ŝtatajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Termesszünk babot és vigyük a világpiacra (sen eldonjaro)
  • A takarmányrépa termesztése a m.-óvári szarvasmarha-tenyésztési egylet téli előadásaihoz (1899)
  • Divatosan (komedio, 1903)
  • Adatok a búza rozsdaellenálló képességének ismeretéhez (1906)
  • A gyomnövények irtása (1912)
  • Termesszük a kukoricát jobban (1918)

Fontoj redakti

Referencoj redakti