Kálmán Tichy [tihi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tichy Kálmán estis hungara pentristo, grafikisto. Lia frato estis same pentristo Gyula Tichy.

Kálmán Tichy
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1888 (1888-10-31)
en Rožňava
Morto 23-an de oktobro 1968 (1968-10-23) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo verkistografikisto • etnologo • etnografo
vdr
Memora plako de la pentristo Kálmán Tichy en Rožňava

Kálmán Tichy [1] naskiĝis la 31-an de oktobro 1888 en Hungara reĝlando en Rozsnyó (nuntempa Rožňava en Slovakio). Li mortis la 23-an de oktobro 1968 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Kálmán Tichy abiturientis en sia naskiĝurbo, poste li frekventis pentrolernejon de Simon Hollósy en Munkeno, fine li plulernis en arta altlernejo de Budapeŝto. Li ricevis instruistan diplomon en 1911. Post la 1-a mondmilito li restis en sia naskiĝurbo, kie li partoprenis en movado de la hungaroj, dume li pentradis kaj li estis ankaŭ muzeestro. En 1945 li estis deportita al Budapeŝto.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Kisalföldi és gömöri népi építészet (1991)

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Vásári jelenet
  • Genezáréti csoda
  • Gorlicei áttörés

Fontoj redakti