Kálmán Wallisch

aŭstra politikisto

WALLISCH Kálmán (valiŝ) estis hungara masonisto kaj politikisto naskita en Lugos la 28-an de februaro 1889 kaj mortinta en Leoben (Aŭstrio) la 19-an de februaro 1934.

Kálmán Wallisch
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1889 (1889-02-28)
en Lugoj
Morto 19-an de februaro 1934 (1934-02-19) (44-jaraĝa)
en Leoben
Lingvoj germana
Ŝtataneco RumanioAŭstrio
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Kariero redakti

Wallisch estis de 1905 ano kaj sekretario distrikta transilvanuja de la MSZDP (Hungara Sociala Demokrata Partio). Dum la Hungara Demokrata Respubliko li estis sekretario de Segedo de la partio, kaj dum la Hungara Konsilantara Respubliko ano de la revolucia tribunalo. Post la falo de tiu lasta li elmigris en Jugoslavion, poste en Aŭstrion kaj en Steiermark li partoprenis en strikoj kaj porsalajraj luktoj. En februaro de 1934 li estis unu el la gvidintoj de la armita ribelo de la laboristoj. Li estis kaptita kaj ekzekutita.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon [1]