Károli Gáspár Irodalmi Társaság

Károli Gáspár Irodalmi Társaság (Literatura Asocio Károli Gáspár), mallongigite KGIT estis rumanihungara asocio de reformitaj verkistoj, sciencistoj kaj artistoj fondita en septembro de 1929 okaze de la 400-a naskiĝdatreveno de Biblio-tradukisto Gáspár Károli. Ĝia fondkunsido okazis en oktobro de 1931 en Oradea. Pri la agado de la asocio troviĝas indikoj ĝis 1934. La asocio nombris pli ol 400 anojn.

Gvidintaro redakti

Prezidantoj: Sándor Makkai kaj Kálmán Thury, vicprezidantoj: János Vásárhelyi kaj Sándor Nagy, ĉefsekretario: Albert Maksay, sekretario Elemér Jancsó.

Agado redakti

La asocio havis 40 elektitajn membrojn, kiuj fondis kun sidejo en Kluĵo la Irodalmi, Tudományos és Művészeti Osztály (Literatura, Scienca kaj Arta Sekcio). Ĝia prezidanto estis György Kristóf, la referanto Lajos Gönczy. La membroj de la sekcio estis: Miklós Bánffy, Samu Barabás, Amál Berde, Mária Berde, Vilmos Csutak, Bálint Csűry, János Gruzda, Géza Illyés, Lajos Imre, István Kecskeméthy, János Kemény, Károly Kós, Dezső Kovács, László Musnay, Géza Nagy (pastro), Sándor Tavaszy. La celo de la sekcio estis la organizado de preleg- kaj migrantkunsidoj, de ekspozicioj, fondo de popolbibliotekoj, aperigado de memstara revuo, eldonado de sciencaj libroj kaj indikaroj. El planoj efektiviĝis malmulte. El libroserio de Irodalmi, Tudományos és Művészeti Osztály Házi Kincstára aperis János Vásárhelyi A család élete (Kv. 1932), el libroserio Irodalmi, Tudományos és Művészeti Osztály Tudományos Könyvtára la indikaro Géza Nagy (literaturhistoriisto): Külföldön bujdosó erdélyi diákok levelezése (Kv. 1933). Okaze de la ekspozicio en 1932 en Kluĵo aperis unue Béla Gy. Szabó.

Fontoj redakti