Károly Aggházy [kAroj aghAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Aggházy Károly estis hungara komponisto, pianisto, muzika pedagogo. Lia filo estis Kamil Aggházy.

Károly Aggházy
Persona informo
Naskonomo Aggházy Károly
Naskiĝo la  30-an de oktobro 1855(nun 1855-10-30)
en Hungario Pest (urbo) (Hungario)
Morto la 8-an de oktobro 1918
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto, 40-1-63 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Gyula Aggházy Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Kamil Aggházy, Melinda Aggházy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pianisto
komponisto
muzikinstruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Károly Aggházy

Károly Aggházy [1] Arkivigite je 2017-10-13 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 30-an de oktobro 1855 en Pest (urbo), li mortis la 8-an de oktobro 1918 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Károly Aggházy aĝis 8, kiam li komencis pianludi. Inter 1867 kaj 1870 li studis en nacia muziklernejo en sia naskiĝurbo, jam tiam li komponadis. Inter 1870–1874 li frekventis konservatorion de Asocio de Muzikamantoj de Vieno, fine li akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1878. Lia ĉefa instruisto estis persone Ferenc Liszt. Same en 1878 li havis stipendion en Parizo. Inter 1878–1881 li estis muzika partnero de Jenő Hubay, ili faris koncertojn eksterlande. Hejmenveninta li instruis muzikon en pluraj lokoj, pli ofte en la menciita nacia muziklernejo. Li edziĝis dufoje.

Elektitaj komponaĵoj

redakti
  • 10 magyar dal (10 hungaraj kantoj), (1880)
  • Fantasie in Form von Variationen (muzikaĵo por piano, 1889)
  • Maritta, a korsós Madonna (opero, 1895)
  • A ravennai nász (opero, 1908)

Elektitaj disĉiploj

redakti

Fontoj

redakti