Károly Benza
Károly Benza [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benza Károly estis hungara operkantisto (basbaritono). Lia familia nomvarianto estis Schumbenza.
Károly Benza | |
---|---|
Károly Benza sur la scenejo | |
Persona informo | |
Naskonomo | Schumbenza Károly |
Naskiĝo | 1812 en Buda (Hungara reĝlando) |
Morto | la 28-an de januaro 1872 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Ida Benza |
Okupo | |
Okupo | aktoro • kantisto • reĝisoro |
Károly Benza [1] naskiĝis en 1812 en Buda, li mortis la 28-an de januaro 1872 en Pest (urbo).
Biografio redakti
Károly Benza komencis sian kantistan karieron en Debrecen en 1834. En la sekvaj jaroj li kantadis en diversaj provincaj urboj (Miskolc, Kassa, Kolozsvár). Inter 1838-1840 kaj 1844–1864 li apartenis al Nacia Teatro (Pest). Li havis ankaŭ prozajn rolojn (memoru: tiam ankoraŭ ne estis aparta operejo) kaj kelkfoje li ricevis ankaŭ reĝisorajn taskojn. Kelkfoje li raŭkiĝis, en 1859 li plene retiriĝis. Lia filino Ida Benza same estis operkantisto.
Elektitaj roloj redakti
- Gaetano Donizetti: Don Pasquale — titolrolo
- Ferenc Doppler: Benyovszky — Fedorivics Iván
- Ferenc Erkel: Hunyadi László — Gara
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo — Figaro; Don Basilio; Doktor Bartolo
- Giuseppe Verdi: Rigoletto — titolrolo