Károly Binder [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Binder Károly estas hungara ĵazpianisto, komponisto, altlerneja instruisto.

Károly Binder
Károly Binder en 2017
Károly Binder en 2017
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1956 (1956-04-02) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pianistokomponisto • ĵazmuzikisto • universitata instruisto
vdr

Károly Binder [1] naskiĝis la 2-an de aprilo 1956 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Binder komencis lerni pianludon en aĝo 5. Li frekventis konservatorion en sia naskiĝurbo inter 1975 kaj 1979, lia ĉefinstruisto estis János Gonda. Dum la lernojaroj li jam fondis ĵazorkestron. Li akiris diplomojn en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt en 2000 kaj 2003. Pli frue jam inter 1980-1988 li instruis en muziklernejo, poste en la menciita universitato. En 2007 li atingis la instruan rangon docento, samtempe li estis nomumita katedrestro. Li komponadis ne nur ĵazon, sed ankaŭ filmajn kaj teatrajn muzikojn. Li koncertis ĝis 2016 1365-foje enlande kaj eksterlande. En 2018 li akiris sciencan gradon DLA. Li ricevis premiojn inter 1981 - 2017.

Elektitaj muzikdiskoj redakti

  • Binder Quintet feat. John Tchicai (1983)
  • Little Song (1992)
  • On Pianino Live at Baja (2002)
  • Twelve Months (2017)

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti