Károly Demény
DEMÉNY Károly (deme:nj) estis hungara poŝta ĝeneraldirektoro, sportgvidinto naskita en Temeŝvaro la 28-an de majo 1859 kaj mortinta en Budapeŝto la 5-an de septembro 1932.
Károly Demény | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de majo 1859 en Timișoara |
Morto | 5-an de septembro 1932 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | post officer • sports official |
Kariero redakti
Károly Demény enpaŝis la servon de poŝto en 1882, de 1895 ĝis 1919 li estis poŝtdistrikta direktoro. Li enkondukis en la poŝtservon la biciklon kaj la aŭton. Li iĝis fama kiel eminenta organizinto de la hungara poŝto. En 1895 li gajnis la tenisĉampionecon de Hungario. Li estis organizinto, gvidinto de pluraj sociaj unuiĝoj kaj sportorganizaĵoj. Li estis prezidanto de Budai Torna Egylet (BBTE), (Gimnastika Unuiĝo de Buda) de Budapeŝto, vicprezidanto de la Országos Testnevelési Tanács (Landa Konsilantaro pri Korpedukado) kaj kiel ŝtatsekretario li estis unu el la direktistoj pri la sportpolitiko de reĝimo Horthy.
Verkoj redakti
- A posta, telegráf és telefon hazai és világútja (Bp., 1914);
- Az elemi iskolai testnevelés alapelvei (Bp., 1918);
- A Bp.-i Budai Tornaegylet 60 éves története 1689–1929 (Bp., 1929);
- Az iskolai testnevelés jövő feladatai (Bp., 1937).
Fonto redakti
- Magyar Életrajzi Lexikon