Károly Demeter (fizikisto)

DEMETER Károly estis hungara fizikisto, entreprenestro, Ŝtatpremiito (1973) naskita en Aiud la 18-an de januaro 1933 kaj mortinta en Budapeŝto la 7-an de junio 1985.

Károly Demeter
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1933 (1933-01-18)
en Aiud
Morto 7-an de junio 1985 (1985-06-07) (52-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Kariero redakti

Károly Demeter finis la fakon pri fiziko en 1956 en ELTE de Budapeŝto kaj de 1957 li estis laborinto en la Egyesült Izzólámpa és Villamossági Rt. (Tungsram), de 1961 li estis ĉefkonstruisto pri lumfonto, de 1963 ĉefsekciestro de lumfontevoluigo, de 1983 ĝenerala direktoro. En 1970 li estis laŭreato de Imre Bródy-premio.

Studo redakti

  • A ma izzólámpája (Villamosság, 1980. 2. sz.).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon