Károly Engelbrecht (filo)

Károly Engelbrecht [kAroj engelbreĥt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Engelbrecht Károly estis hungara vitisto, instruisto, ministeria oficisto. Lia patro estis la samnoma Károly Engelbrecht.

Károly Engelbrecht
Károly Engelbrecht
Károly Engelbrecht
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1860 (1860-05-10)
en Bábolna
Morto 16-an de januaro 1903 (1903-01-16) (42-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Károly Engelbrecht (patro)
Okupo
Okupo pedagogoverkisto
vdr

Károly Engelbrecht[1] naskiĝis la 10-an de majo 1860 en Bábolna (urbo), li mortis la 16-an de januaro 1903 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Engelbrecht akiris agronomian diplomon en Ekonomia Edukejo de Keszthely. En 1879 li laboris en bieno de Festetics, poste li instruis en lernejo por vitistoj. Inter 1884-1886 li estis lernejestro de vitista mezlernejo en Pozono, poste li estis ministeria oficisto ĝismorte. Lia tasko estis gvidi la laborojn por rekonstrui la vitejojn post damaĝoj de filokseroj. Li redaktis ankaŭ germanajn kaj hungarajn revuojn pri vitkulturo.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A szőlőoltványok metszéséről, kapcsolatosan a Dezeimeris-féle metszési elmélettel (1895)
  • Szőlő- és borgazdaság (1897)
  • Útmutatás a szőlőmívelésre különös tekintettel a phylloxera által... (1898)
  • Szőleink műtrágyázása, különös tekintettel a homoki szőlőkre (sen eldonjaro)

Fontoj redakti

Referencoj redakti