Károly Földváry

FÖLDVÁRY Károly (foeldva:ri) estis hungara honvedkolonelo naskita en Gyergyószentmiklós la 26-an de novembro 1809 kaj mortinta en Cegléd la 14-an de decembro 1883. Li estis frato de Sándor Földváry.

Kariero redakti

Károly Földváry estis oficiro distingita dum la liberecbatalo de 1848–49. Li batalis en la bataloj de Tápióbicske, Isaszeg, Vác, Nagysarló, Rétság kaj Debrecen. Post la falo de la liberecbatalo oni kondamnis lin al morto, sed oni ŝanĝis la juĝon al 18-jara malliberigo. En 1850 li ricevis amnestion. En 1862 li iris en Italion kaj li iĝis komandanto de la hungara legio. Post la interkonsentiĝo de 1867 li revenis en Hungarion.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon