Karlo Fajszi

(Alidirektita el Károly FAJSZI)

FAJSZI Károly [fajsi ka’roj] aŭ Karlo FAJSZI (Fülöpszállás 25-a de aprilo 1911 - Budapeŝto, 3-a de februaro 2004) havis la kvaran plej grandan kolekton de esperantaĵoj (post Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, Biblioteko Butler de Esperanto-Asocio de Britio kaj Biblioteko Hector Hodler de Universala Esperanto-Asocio-UEA).

Karlo Fajszi
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1911 (1911-04-25)
en Fülöpszállás
Morto 3-an de februaro 2004 (2004-02-03) (92-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Kovrilpaĝo de Az eszperantó könyv Magyarországon, hungarlingva, (=La Esperantaj libroj en Hungario), Budapeŝto, 1987; eldonaĵo okaze de libra ekspozicio de Karlo Fajszi en la plej impona hungara biblioteko

Li estis poŝtoficisto, honora membro de UEA, honora membro de HEA, kunfondinto de faka asocio pri poŝto kaj telekomunikado (IPTEA) en Hungario. Hungario honorigis lin per la Malgranda Kruco de la Ordeno kaj Budapeŝto igis lin honora civitano.

Li lernis Esperanton en 1964, preskaŭ tuj fariĝis pasia kolektanto. Por financi siajn aĉetojn, li iom post iom vendis siajn posedaĵojn. Li opiniis posedi ĉirkaŭ 95 procentojn de ĉiuj Esperantaj eldonaĵoj aperintaj ĝis la 1970-aj jaroj, sed poste, precipe ekde 1990, la monmanko malhelpis lian kolektan kaj interŝanĝan agadon.

Li loĝis en urbocentra, sesĉambra loĝejo, oblikve fronte al la Budapeŝta Operdomo. Li ĉiam volonte akceptis vizitantojn kaj esplorantojn, kiuj ĝuis tra pli ol tri jardekoj la gastamon kaj helpemon de Fajszi.

Biblioteka kolektaĵo Fajszi Károly redakti

Detala artikolo: Kolektaĵo de Fajszi

En lia ĉirkaŭ 40-mil-era kolekto estas 13 miloj da libroj, 18 miloj da periodaĵoj grandparte binditaj kaj miloj da diversaĵoj (ekz. fotoj, filatelaĵoj, medaloj, insignoj, afiŝoj, flagoj).

La kolekto de Fajszi ricevis en 1982 ŝtatan protekton kiel Kolektaĵo de Fajszi, sed preskaŭ nenian ŝtatan apogon. Tiun ĉi kolekton aĉetis la hungara ŝtato en la jaro 2001 celante transdoni ĝin al la Tutlanda Fremdlingva Biblioteko de Hungario post la morto de Fajszi.

Fondumo "Fajszi Amika Rondo" redakti

Kreite fine de septembro 2012 kiel neformala grupiĝo de homoj celantaj levi la prestiĝon de Budapeŝto kiel unu el la kulturaj ĉefurboj de Esperantio, Fajszi Amika Rondo transformiĝis al Fondumo, akirante juran personecon[1].

Referencoj redakti

  1. Fajszi Amika Rondo estas nun fondumo, HeKo 533 3-B, la 29-a de majo 2013.

Literaturo redakti

Pataki Czeller, Mária. Katalogo de la Esperanto-kolektaĵo de Károly Fajszi Budapest / [la priskribojn pretigis, la katalogon red.: Mária Pataki Czeller]. Budapest: Országos Idegennyelvű Könyvtár. 1. Libroj - Parto I, 1991, XI+542p. ISBN 963-7214-18-6

Pataki Czeller, Mária, Elza Novák. Katalogo de la Esperanto-kolektaĵo de Károly Fajszi Budapest. Budapest: Országos Idegennyelvű Könyvtár. Libroj - Parto II, 2005, XII+506p. ISBN 963-7214-29-1

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti