Károly GERGELY estis hungara reformita pastro, pedagogo, tradukisto. Li naskiĝis en Halmi la 8-an de januaro 1837 kaj mortis en Nagybánya la 17-an de aŭgusto 1889.

Károly Gergely
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1837 (1837-01-08)
Morto 17-an de aŭgusto 1889 (1889-08-17) (52-jaraĝa)
Okupo
Okupo tradukisto
vdr

Biografio redakti

Károly Gergely pristudis filozofion, juron kaj teologion en Debreceno, kie en 1868 li faris pastran ekzamenon kaj li fariĝis pastro en Tivadar. De 1873 li instruis en Satmaro. En 1877 oni invitis lin por instrui klasikfilologion kaj dogmatikon en Debrecenon. De 1887 li estis pastro en Nagybánya.

Fonto redakti

  • Új magyar irodalmi lexikon, Akadémiai Kiadó, Budapest, 1994.