HOFMANN Károly estis hungara geologo, universitata profesoro, ano de MTA (1871) naskita en Ruszkabánya la 27-an de novembro 1839 kaj mortinta en Budapeŝto la 21-an de februaro 1891.

Biografio redakti

Károly Hofmann studis en akademio de Freiberg kaj en Universitato de Heidelberg. De 1864 li estis profesoro pri mineralogio kaj geologio de la teknikuniversitato de Budapeŝto. De 1869 oni nomumis lin ĉefgeologo de la tiutempe organizita Instituto pri Geologio. Li redaktis la rubrikon de publikaĵoj pri mineralogio kaj geologio de la revuo Természettudományi Közlöny. Li havis grandajn meritojn en la detala geologia studado kaj en la kartografiado geologia de Hungario.

Verkoj redakti

  • A buda-kovácsi hegység földtani viszonyai (Pest, 1871);
  • A déli Bakony bazaltkőzetei (Bp., 1878);
  • Földtani jegyzetek a prelukai kristályos pala-sziget és az éjszak- és délfelé csatlakozó harmadkori vidékről (Bp. 1886)

Fonto redakti