Károly Huber [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Huber Károly estis hungara dirigento, komponisto, violonisto, koncertmajstro, instruisto, altlerneja instruisto. Lia familia nomo estis Hubay ekde 1879, liaj filoj estis Jenő Hubay kaj Károly Hubay.

Károly Huber
Károly Huber
Károly Huber
Persona informo
Naskonomo Huber Károly
Naskiĝo la  1-an de julio 1828(nun 1828-07-01)
en Hungario Varjas (Hungara reĝlando)
Morto la 20-an de decembro 1885
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Mortokialo korinfarkto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infanoj Jenő HubayKároly Hubay
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • dirigento • universitata instruisto
vdr

Károly Huber [1] naskiĝis la 1-an de julio 1828 en Varjas (Hungara reĝlando, nuntempa Variaș en Rumanio), li mortis la 20-an de decembro 1885 en Budapeŝto.

Familio de Károly Huber

Biografio redakti

Károly Huber studis en konservatorio de Arad (urbo). Li aĝis 10, kiam li komencis lerni violonadon. Ekde 1844 li estis gvidanta violonisto de Nacia Teatro de Pest. En la teatra jaro 1851 li havis postenon de operejo de Vieno, poste li estis orkestrestro de Reĝa Operejo de Budapeŝto. Inter 1862 kaj 1871 li estis samloke vicdirigento. Intertempe en 1856 li faris violonajn koncertojn en la tuta Eŭropo, en la sekva jaro li fondis arĉkvarteton. Inter 1852-1885 li ankaŭ instruis en muzika mezlernejo, ekde 1884 li estis instruisto pri violonoj en Muzikakademio de Budapeŝto. Ekde 1884 li ankaŭ gvidis plurajn korusojn kaj etajn orkestrojn. En 1852 li ekhavis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn. Pro vidviĝo li denove edziĝis kaj li denove havis pliajn 3 filojn. Li mortis pro koratako.

Elektitaj disĉiploj redakti

Lia lernolibro redakti

  • Hegedűtan a budapesti zenedében való tanításra (1853, ĝis 1875 resume 45 eldonoj)

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Székely leány (1858, opero)
  • A víg cimborák (1863)
  • A király csókja (1875)
  • Udvari bál (1882)
  • diversaj kantoj, korusaj kantoj
  • komponaĵoj por arĉkvartetoj

Fontoj redakti