Károly Juhász
Károly Juhász [kAroj juhAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Juhász Károly estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Károly Juhász | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de februaro 1963 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1988) |
Familio | |
Edz(in)o | Fehér Juli (ast) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Károly Juhász[1][2] naskiĝis la 22-an de februaro 1963 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiKároly Juhász akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1988, sed pli frue li studis ankaŭ en aktorstudio de Nacia Teatro (Budapeŝto). Liaj plej gravaj instruistoj estis Imre Kerényi kaj Péter Huszti. Li komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Szeged). En la sekva jaro li aliĝis al malgranda teatro en Budapeŝto. Ekde 1994 li estis liberprofesiulo. Lia edzino same estis aktoro.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - Benvolio
- Rikardo la 3-a - Lord Rivers
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - Soljonij
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Ádám (unu el la ĉefroloj); Plátó
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - diablo
- Molière: Tartufo - Valér
- Mihály Csokonai Vitéz: Az özvegy Karnyóné s két szeleburdiak - Kuruzs
- Ferenc Molnár: Az üvegcipő - domzorganto
- Neil Simon: Furcsa pár - Roy
Liaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Ŝekspiro: Romeo kaj Julieta (teatra transpreno al televido, 1991)
- Kisváros (televida serio, 2000) - Lajos Tímár
- Hacktion (televida serio, 2012) - Lajos
- Bátrak földje (televida serio, 2020) - József Egyházas-Berzsenyi
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Jeff Goldblum, Jay Lacopo, Ron Silver[3]