Károly Kovács (redaktoro)

KOVÁCS Károly (kova:ĉ) estis hungara redaktoro, poeto naskita en Nagyekemező la 12-an de oktobro 1898 kaj mortinta en Budapeŝto la 14-an de februaro 1976.

Károly Kovács
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1898 (1898-10-12)
en Târnava
Morto 14-an de februaro 1976 (1976-02-14) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto vd
vdr

Kariero redakti

Kovács Károly estis redaktoro de gazetoj Déva és Vidéke (1920-29), Dévai Újság (1931), Erdélyi Napló (1931-40), kunlaborinto de la Keleti Újság, Magyar Kisebbség. Liajn poemojn publikigis la revuo Pásztortűz. Post 1940 li estis financa oficisto en Satmaro. En 1945 li doktoriĝis pri ŝtatscienco en la Universitato de Kluĵo. De 1948 li laboris kiel financa fakulo ĝis sia pensiiĝo. (1964).

Verkoj redakti

  • A halott csillag (poemoj, Déva 1923);
  • A Dévai Ipartestület 40 éves története 1885-1925. (Déva 1925);
  • Misztérium (Déva 1926);
  • A feltörő óriás (Déva 1937).

Fonto redakti