Károly LÁNYI [kAroj lAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lányi Károly estis hungara-slovaka romkatolika pastro, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1847).

Károly Lányi [1] naskiĝis la 18-an de decembro 1812 en Supra Hungarujo en Bakabánya (nuntempa Pukanec en Slovakio). Li mortis la 23-an de majo 1856 en Egbell (nuntempa Gbely en Slovakio).

Biografio redakti

Károly Lányi frekventis lernejojn ĉefe en Esztergom kaj Pest (urbo). En 1836 li jam ankaŭ edukis en Esztergom. En la sekva jaro li pastriĝis. En 1842 li ricevis diplomon en urbo Pest, poste li ekinstruis. En 1844 li ricevis postenon en biblioteko de Esztergom, en la sekva jaro li studvojaĝis en Okcidenta Eŭropo helpe de eklezia apogo. En 1853 li iĝis pastro en Egbell.

Verkaro (elekto) redakti

  • A Boldogságos Szűz Máriavölgyi csodaképének története (1839) - ankaŭ germane kaj slovake
  • Magyar nemzet történeti képekkel a nép számára (La hungara nacio kun historiaj bildoj por la popolo), (1846, 1862)
  • Krátky dejepis cirkew krestansko katolické (1850)

Fontoj redakti