Károly Lajos Libay
Károly Lajos Libay [kAroj lajoŝ libai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Libay Károly Lajos, slovake Karol Ľudovít Libay estis hungaria-aŭstra pentristo, oraĵisto, litografo. Lia patro estis Sámuel Libay.
Károly Lajos Libay | |
---|---|
Károly Lajos Libay | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 13-an de majo 1816 en Besztercebánya (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 16-an de januaro 1888 en Vieno (Aŭstrio-Hungario) |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo • landscape painter |
Károly Lajos Libay[1] naskiĝis la 13-an de majo 1816 en Besztercebánya (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Banská Bystrica en Slovakio, li mortis la 16-an de januaro 1888 en Vieno (Aŭstrio-Hungario).
Biografio redakti
Károly Lajos Libay inter 1829-1832 lernis la oraĵistan metion hejme de sia patro (same oraĵisto), poste li membriĝis en la urba gildo. Ekde 1835 li studis pentroarton en Akademio de Belartoj de Vieno kaj li komencis pentradi pejzaĝojn. Liaj plej gravaj instruistoj estis de:Karl Gsellhofer, de:Johann Ender, Leopold Kupelwieser kaj de:Joseph Mössmer. Ekde 1840 li ekspoziciis en Pest (urbo), poste eksterlande. Li ne havis atelieron, sed li vojaĝis enlande kaj eksterlande ekzemple en Munkeno, Nurembergo, Svislando, Egiptio kaj Sankta Lando. Tamen somere li ofte vivis en Bad Ischl. Li havis ekspoziciajn premiojn ekzemple en Londono, Dresdeno, Weimar. Liaj pentraĵoj troveblas en la hungara kaj slovaka naciaj galerioj, ankaŭ en Eŭropo.
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Sidanta virino apud la rivereto
- Staranta juna virino
- Laŭvoje al kirko (1839)
- Preĝo
- Salcburgo
- Ruĝa ombrelo
- Kamparana korto (1843, oleo)
- Regensburg (1849, akvarelo)
-
Sidanta virino apud la rivereto
-
Staranta juna virino
-
Laŭvoje al kirko
-
Preĝo
-
Salcburgo