Károly Lassovszky

Károly Lassovszky [kAroj laŝovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lassovszky Károly estis hungara-usona astronomo, profesoro, geofizikisto.

Károly Lassovszky [1] naskiĝis la 23-an de marto 1897 en Hungara reĝlando en Gyetva (nuntempa Detva en Slovakio). Li mortis la 20-an de decembro 1961 en Usono en Bostono.

Biografio redakti

Károly Lassovszky doktoriĝis en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1920. Jam ekde 1918 li laboris en instituto pri sismoj, poste en la universitata observatorio. En 1925 li vizitis signifajn observatoriojn de Usono kaj Kanado, en 1931 en Germanio, krome en aliaj landoj. Li partoprenis en kongresoj kaj en ekspedicio en Ameriko por vidi suna eklipson. Inter 1938 kaj 1943 li estis observatoriestro, poste katedrestro en la menciita universitato, inter 1951-1955 li havis postenon en la geofizika instituto. En 1952 li kandidatiĝis. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li migris al Usono, kie li esploris en observatorio helpe de stipendio. En 1958 li estis invitita por partopreni en la programo de la fotografia spurado de satelitoj. Lia personeco ricevis postmortan premion en 1962.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A Mars bolygó (1924)
  • Der photometrische Doppelstern SV Tauri (1938)
  • Csillagászati és Meteorológiai Lexikon (1943)
  • A nap és a hold gravitációs hatása a graviméter-mérésekre (1952)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti