Károly Mangold

hungara advokato, politikisto

Károly Mangold [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mangold Károly estis hungara advokato, urbestro, parlamenta deputito. Lia filo estis Lajos Mangold.

Károly Mangold
Persona informo
Naskiĝo la  4-an de januaro 1824(nun 1824-01-04)
en Hungario Szent-György (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 18-an de majo 1869
en Hungario Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo advokatopolitikistourbestro
vdr

Károly Mangold[1] naskiĝis la 4-an de januaro 1824 en Szent-György (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Svätý Jur en Slovakio), li mortis la 18-an de majo 1869 en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio redakti

Károly Mangold maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en Reĝa Jura Akademio (Pozono), fine li akiris advokatan diplomon en Reĝa Universitato de Pest. Post la diplomo li estis elektita urbestro de Pozono. Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis fervora apoganto de la revolucio, tial en la sekva jaro li estis arestita kaj kondamnita je prizono. Post sia amnestio li laboris en advokata ateliero, baldaŭ li havis permeson malfermi propran atelieron. En 1861 li estis elektita parlamentano kaj li aliĝis al frakcio de Ferenc Deák. Li ofertis multe por kulturaĵoj en Pozono. Li kontribuis en hungaraj kaj germanlingvaj gazetoj.

Fontoj redakti

Referencoj redakti