Károly Miksa Reissmann

Károly Miksa Reissmann [kAroj mikŝa rejsman], supozeble origine Karl Max Reissmann, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Reissmann Károly Miksa estis germana pentristo kaj grafikisto vivanta en Hungarlando. Lia filino Gizella Barabás same estis pentristo.

Károly Miksa Reissmann
Persona informo
Naskonomo Karl Max Reissmann ?
Naskiĝo 14-an de julio 1856 (1856-07-14)
Morto 11-an de majo 1917 (1917-05-11) (60-jara)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Gizella Barabás
Okupo
Okupo pentristo • artisto
Information icon.svg
vdr
Memortabulo pri Károly Miksa Reissmann

Karl Max Reissmann [1] naskiĝis la 14-an de julio 1856 en Neustadt ?, Germanio, li mortis la 11-an de majo 1917 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Karl Max Reissmann studis en Coburg, Lejpcigo, Munkeno, Akademio de Belartoj de Vieno (1880-1884), Arta Altlernejo de Berlino. Post siaj studoj li studvojaĝis al Egipto, Palestino, Grekio. En 1887 li havis inviton al Budapeŝto. Ekde 1892 li vivis en la hungara ĉefurbo. En 1909 li ricevis hungaran ŝtatanecon, sed li neniam lernis hungare. Krom la pentraĵoj li partoprenis en internaj ornampentradoj de Parlamentejo (Budapeŝto), Baziliko Stefano la 1-a (Budapeŝto), Belarta Muzeo (Budapeŝto).

EkspoziciojRedakti

Elektitaj pentraĵojRedakti

  • serio pri Tihany
  • Kisbalaton
  • Útelágazás
  • Das Mentige Memphis (Pejzaĝo apud Memphis)
  • Golgota

MemorigilojRedakti

  • memortabulo en Budapeŝto (1971)

FontojRedakti