Károly Murai
Károly Murai [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Murai Károly estis hungara ĵurnalisto, verkisto. Lia origina familia nomo Kovács estis ŝanĝita al Murai pro la troa ofteco en 1878.
Károly Murai | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Kovács László | |
Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1857 en Kecskemét | |
Morto | 25-an de februaro 1933 (75-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Tombejo Farkasrét, felszámolták vd | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto verkisto redaktoro dramaturgo vd | |
Laborkampo | Dramo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Károly Kovács[1] naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1857 en Kecskemét, li mortis la 25-an de februaro 1933 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiKároly Murai akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Li komencis sian ĵurnalistan karieron en 1878 en Budapeŝto. En la sekvaj jaroj li laboris kaj ĉefurbaj kaj provincaj gazetoj. En 1889 li transprenis redaktoradon de ŝerca gazeto. En la 1890-aj jaroj li estis konata verkisto de la Nacia Teatro (Budapeŝto), dum liaj kontribuoj ofte aperis en pluraj gazetoj. Li havis edzinon.
Liaj teatraĵoj (elekto)
redakti- Az első évforduló (unuakta komedio prezentita en Nacia Teatro en 1882)
- Virágfakadás (unuakta komedio prezentita en Nacia Teatro en 1886, eldonita en 1889)
- Huszárszerelem (duakta komedio prezentita en Nacia Teatro en 1890, eldonita en la sekva jaro eĉ tradukita kaj prezentita en Vieno kaj Berlino)
- A kis szobrász (unuakta teatraĵo, 1892)
- A párisi baba (unuakta komedio, 1901)
Liaj libroj (elekto)
redakti- Komédiás Palkó. Róka Pál furfangjai. (junulara romano, 1895)
- Derűs históriák (gajaj noveloj, 1896)
- Víg történetek (1899)
- Eljegyzés menyasszony nélkül (1908)