PÁSZTI Károly (pro. pasti) estis hungara politikisto naskita en Margitta la 6-an de novembro 1872 kaj mortinta en Budapeŝto la 8-an de majo 1948.

Biografio redakti

Károly Pászti estis ladisto, kiu de 1892 partoprenis en la laborista movado. Kiel ano de socialdemokratia partio (MSZDP) li estis unu el la organizintoj de socialista organizado de fervojistoj. En jaroj 1906–08 li estis sekretario de la Landa Unuiĝo de Fervojaj Laboristoj. De 1925 li reprezentis la partion MSZDP en la leĝfaranta komitato de la ĉefurbo. Li estis kunlaboranto de gazeto Népszava. Li redaktis la gazeton Vasutas kaj volumon de 1926-jara (Bp., 1925) poŝalmanako Vasutas. De 1945 ĝi sia morto li estis vivprezidanto de la Sindikato de Fervojistoj.

Verkoj redakti

  • Munkástársadalmi problémák (Bp., 1945);
  • Újjáépítés és vasútpolitika (Bp., 1946).

Fonto redakti