Károly Pakocs

(Alidirektita el Károly Pakots)

PAKOCS Károly (pro. pakoĉ) estis rumania hungara poeto, verkisto, romkatolika pastro, kanoniko naskiĝinta en Nagykároly 17-an de novembro 1892 kaj mortinta en Bukareŝto la 22-an de oktobro 1966.

Károly Pakocs
Persona informo
Pakocs Károly
Naskiĝo 17-an de novembro 1892 (1892-11-17)
en Carei
Morto 22-an de oktobro 1966 (1966-10-22) (73-jaraĝa)
en Popești-Leordeni
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj rumanahungara vd
Ŝtataneco HungarioRumanio vd
Alma mater Central seminary (Budapest) vd
Partio senpartia vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • poeto • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Károly Pakocs finis teologion en Budapeŝto, li doktoriĝis en 1915, poste lie estis kapelano en Máramarossziget, sekve episkopa sekretario kaj teologia profesoro. Inter 1924-30 li estis interna kunlaboranto de la semajngazeto Katolikus Élet. En jaroj 1933- 36 li estis parokestro en Seini, inter 1936-39 en Baia Mare, en 1939-40 animdirektoro en Budapeŝto de la sociaj fratoj. De 1942 li estis ĝenerala loktenanto. En 1952 laŭ falsaj akuzoj oni malliberigis lin, post sia elliberiĝo (1954) ĝis 1955 li estis profesoro pri teologio en Alba Iulia. De 1955 li estis pastro en la monakinejo de anglaj fraŭlinoj (hejmo por maljunaj monakinoj) en Bukareŝto.

Verkoj redakti

  • Nemcsak kenyérrel él az ember (poemoj, Szatmárnémeti, 1919);
  • Forró szavak (poemoj, Szatmárnémeti, 1924);
  • Hazafelé (rakontoj, Nagykároly, 1926);
  • Lélekország (poemoj, Szatmárnémeti, 1927);
  • Lélekzuhanás (romano, Szatmárnémeti, 1928);
  • Jöttem Isten városából (poemoj, Szatmárnémeti, 1929);
  • Édua áldozata (r., Szatmárnémeti, 1933);
  • A lélek indul (poemoj, Szatmárnémeti, 1941);
  • Különös emberek (noveloj, Szatmárnémeti, 1942);
  • A teremtés éneke (drampoemo, 1946).

Fonto redakti