Károly Palczer
Károly PALCZER [palcer] estis rumania hungara instruisto pri franca lingvo, polika malliberulo, memuaristo. Li naskiĝis en Salonta la 13-an de decembro 1928 kaj mortis en Kluĵo la 27-an de februaro 2013[1] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine.
Károly Palczer | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 13-an de decembro 1928 | |
Morto | 27-an de februaro 2013 (84-jaraĝa) | |
Biografio redakti
Károly Palczer akiris diplomon pri franca lingvo en Universitato Bolyai de Kluĵo. En 1958 oni arestis lin en Miercurea Ciuc kaj kondamnis lin al 15 jara deviglaboro, ĉar li kiel klasestro ne denuncis siajn lernantojn, kiuj legis al li siajn poemojn. Li liberiĝis en 1964 laŭ amnestio. Oni ne lasis lin instrui longtempe. Inter 1970–1972 li instruis en Sânmartin (Harghita), inter 1972–1974 Leghia, de 1974 ĝis 1989 en Aghireșu.
Libro redakti
- Képek a szenvedés éveiből (Bildoj el jaroj de suferoj), Pallas-Akadémia Könyvkiadó, Miercurea Ciuc, 1999.
Fontoj redakti
- Dávid Gyula: 1956 Erdélyben, Politikai elítéltek életrajzi adattára 1956-1965.
- Attila Puskás en Revuo Székelyföld[rompita ligilo]