Károly Rezik [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rezik Károly estis hungara violonĉelisto, orgenisto, dirigento, korusestro, konservatoria instruisto.

Károly Rezik
Persona informo
Naskonomo Rezik Károly
Naskiĝo la  26-an de marto 1887(nun 1887-03-26)
en Hungario Arad (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 15-an de julio 1968
en Rumanio Cluj (Rumanio)
Tombo Tombejo Házsongárd
Lingvoj rumana
Ŝtataneco HungarioRumanio
Okupo
Okupo violonĉelisto • ĥorestro • muzikologo • orgenisto
vdr

Károly Rezik[1] naskiĝis la 26-an de marto 1887 en Arad (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempe kun sama nomo en Rumanio), li mortis la 15-an de julio 1968 en Cluj (Rumanio).

Biografio redakti

Károly Rezik maturiĝis en sia naskiĝurbo en 1905, li komencis okupiĝi pri muziko en la aĝo 15. Li lernis ankaŭ en la loka muziklernejo. Li akiris diplomon en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio en 1909. Liaj plej gravaj instruistoj estis de:Hans Koessler, en:Adolf Schiffer kaj en:David Popper. Li lernis plu 2 jarojn en konservatorio de Lejpcigo, kie liaj majstroj estis Karl Straube kaj en:Julius Klengel. Hejmenveninta li estis violonĉelisto de Népopera, samtempe de signifa simfonia orkestro, krome li koncertis enlande kaj eksterlande. En 1913 li ekinstruis en konservatorio en Kolozsvár kaj ankaŭ la koncertoj daŭriĝis. En 1919 komenciĝis dominado de rumanoj, la konservatorio rumaniĝis, tial li daŭris la lernadon en la propra loĝejo, poste en aliaj ĉambroj. Li ricevis rumanan permeson por fondi hungaran konservatorion, li estis konservatoriestro ĝis 1945. Li ankaŭ estis korusestro de pluraj hungaraj lokaj korusoj, krome li dirigentis simfonian orkestron. En 1945 li emeritiĝis, tamen poste li estis preĝeja orgenisto. Li neniam ricevis premiojn. Li havis edzinon, kiu naskis 3 filinojn.

Fontoj redakti

Referencoj redakti