SÜKEI Károly (sykei), Sükey estis hungara ĵurnalisto, poeto, tradukisto naskita en Bukareŝto en 1824 kaj mortinta en Losonco la 18-an de januaro 1854. Li estis la filo de reformita pastro Imre Sükei.

Biografio redakti

Károly Sükei studis en Nadjenjedo kaj Koloĵvaro, sed li interrompis ĝin en 1845 kaj li iĝis ĵurnalisto. En 1847 li aliĝis al junaj demokrataj verkistoj koncentriĝintaj ĉirkaŭ revuo Életképek. Li estis unu el partoprenintoj de la eventoj la 15-a de marto 1948 kaj pli poste. Li estis honvedo dum la liberecbatalo, pli poste adujutanto de Mór Perczel. Ekde 1850 li estis kunlaboranto de pluraj gazetoj en Pest. Ekde 1853 ĝis sia morto li estis la instruisto de la hungara lingvo kaj literaturo en gimnazio de Losonc. Li verkis ankaŭ poemojn kaj tradukis el verkoj de Victor Hugo, Percy Bysshe Shelley, Nikolaj Gogol, William Makepeace Thackeray.

Verkoj ĉefaj redakti

  • Hulló csillagok (poemoj, Pest, 1851).

Literaturo redakti

  • Gyulai Pál: Bírálatok, cikkek, tanulmányok (Bp., 1961).

Fonto redakti