Károly SIMONYI [kAroj ŝimonji], hungare Simonyi Károly estis hungara fizikisto, inĝeniero, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio.

Károly Simonyi
Partikla akcelilo de Károly Simonyi, nuntempe ĝi estas muzea vidindaĵo

Károly Simonyi naskiĝis la 18-an de oktobro 1916 en Egyházasfalu. Li mortis la 9-an de oktobro 2001 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Simonyi frekventis gimnazion en Óbuda, poste universitatojn en Budapeŝto kaj Pécs. En 1940 li eklaboris en universitato en Budapeŝto ĉe Zoltán Bay, sed poste dum la 2-a mondmilito li iĝis militkaptito. En 1948 li konstruis partiklan akcelilon en Sopron. En 1956 li apogis la revolucion, tial li estis forigita el la laborejo, sed li pluedukis en la universitato en Budapeŝto. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filojn, unu el ili estas Charles Simonyi. Li ricevis premion Kossuth en 1952, inter 1985-2000 ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • Elméleti villamosságtan 1952
  • Villamosságtan 1954, 1957
  • Elektronfizika 1965
  • Elméleti Villamosságtan Példatár 1967
  • A fizika kultúrtörténete (Kulturhistorio de la fiziko) 1978, 1981, 1986, 1998, 2002
  • A magyarországi fizika kultúrtörténete - XIX. század (Kulturhistorio de la hungarlanda fiziko - 19-a jarcento) 2001

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Simonyi Károly en la hungara Vikipedio.