Károly Tamkó Sirató

Károly TAMKÓ SIRATÓ [kAroj tamkO ŝiratO], hungare Tamkó Sirató Károly, Esperante Karlo Tamkó Sirató estis hungara avangarda poeto kaj tradukisto.

Károly Tamkó Sirató
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1905 (1905-01-26)
en Novi Sad
Morto 1-an de januaro 1980 (1980-01-01) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Subskribo Károly Tamkó Sirató
Memorigilo Károly Tamkó Sirató
Profesio
Okupo poeto • tradukistobibliotekisto • aesthetician vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Károly Tamkó Sirató naskiĝis, kiel Tamkó Károly, la 26-an de januaro 1905 en Hungario, en Újvidék (nuntempa Novi Sad en Serbio). Li mortis la 1-an de januaro 1980 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Tamkó Sirató frekventis universitaton en Budapeŝto, sed jam pli frue en 1921 li komencis poemadi. En 1930 li vojaĝis al Parizo, kie li konatiĝis kun kremo de poetoj. Baldaŭe pro malsano li hejmenvenis, komence li faris nur reklamajn poemojn. Poste li ofte okupiĝis ankaŭ pri porinfana poezio kaj pri tradukaĵoj el diversaj lingvoj.

Proceso kontraŭ Sándor Szathmári redakti

En 1924 Tamkó konatiĝis kun Sándor Szathmári, kun kiu ili iĝis amikoj, poste malamikoj. Tamkó ekis proceson en 1958 kontraŭ Szathmári, ke ankaŭ li kunverkis la romanon Kazohinia. Szathmári venkis en la proceso. La romano Hiába (Vane) estus povinta pruvi la saman stilon de la verkinto, sed la prezento de la (kontraŭkomunista) romano en 1958 estus minacinta lin je prizono.

Verkoj (selekto) redakti

  • Az Élet tavaszán (En printempo de Vivo), debuta poemaro laŭ stilo de Endre Ady, 1921
  • Papírember (Paperohomo), poemaro, 1928
  • Manifeste Dimensioniste 1936
  • Kiáltás (Krio), poemoj, 1942
  • A három űrsziget (Tri spacoinsulo), romano, 1969
  • Tengereczki Pál (Paŭlo Tengereczki), porinfanaj poemoj, 1970
  • A hegedű vőlegénye (Fianĉo de la violono), elektitaj tradukaĵoj, 1971
  • Tengereczki hazaszáll (Tengereczki hejmenflugas), porinfanaj poemoj, 1975
  • Szélkiáltó (Ventokrianto), porinfanaj poemoj, 1977
  • Jövőbúvárok (Estontaj subakviĝistoj), elektitaj poemoj, 1980
  • Medirám királylány mesélő kertje (Fabelanta ĝardeno de reĝidino Medirám), fabeloj, 1982

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio