Károly Tormay
Károly Tormay [kAroj tormai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Tormay Károly estis hungara kuracisto, magistrata kuracisto, bestkuracisto, arkitekto. Lia origina familia nomo estis Krenmüller ĝis 1847, lia filo estis Béla Tormay, lia nepino estis Cécile Tormay.
Károly Tormay | |
---|---|
![]() Károly Tormay (1866) | |
Persona informo | |
Naskonomo | Krenmüller Károly |
Naskiĝo | la 29-an de junio 1804 en Vác (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | la 19-an de aŭgusto 1871 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • kuracisto |
Károly Krenmüller[1] naskiĝis la 29-an de junio 1804 en Vác (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 19-an de aŭgusto 1871 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).
BiografioRedakti
Károly Tormay akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1829, poste li studvojaĝis en okcidenta Eŭropo. Li estis asistanto en la universitato du jarojn, inter 1832-1848 li estis ĉefkuracisto de Tolna (reĝa departemento), ankaŭ hospitalestro. En Szekszárd li estis ankaŭ arkitekto. Intertempe en Vieno li akiris fakdiplomojn pri kirurgio kaj akuŝo, iam ankaŭ pri bestokuracado. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis majoro kaj havis postenon en la ministerio, li fondis armeajn hospitalojn (ekzemple en Gödöllő). Post falo de la revolucio li estis kuracisto, magistrata kuracisto en Buda (baldaŭ en Pest) kaj Esztergom (reĝa departemento) (1858-1861), inter 1867–1871 hospitalestro de Malsanulejo Rókus. Li havis edzinon, kiu naskis 3 filinojn kaj solan filon.
Elektitaj planitaj konstruaĵojRedakti
- Urbodomo de Szekszárd (kunarkitekto)
- plia alo de hospitalo en Szekszárd
- propra klasikisma familia domo (1830-aj jaroj)
Elektitaj kontribuojRedakti
- Dissertatio inaug. medica sistens quaedam de febre nervosa (disertaĵo, 1829)
- A fogakról, különösen a hasznos házi emlős állatokat tekintve, azoknak életkorok megismerése végett (1831, ankaŭ germane)
- Rövid utmutatás a törvényszéki orvosnak (1844)
- Bábászati Kalauz. Kézikönyv falusi bábák számára. (manlibro pri akuŝo, 1846, 1852, 1856 ankaŭ en pluraj lingvoj)
- A népesség mozgalmának kimutatása Budapesten 1854-ben és 55-ben (1857, ankaŭ germane)
- Orvosi statistika (statistika prelego, 1869)
MemorigilojRedakti
- medicina centro en Gödöllő prenis la nomon Tormay Károly
FontojRedakti
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majuskloj T, TY, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majuskloj T, TY, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 2-a punkto)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)