VÁNTUS Károly (va:ntuŝ ka:roj) estis hungara politikisto, redaktoro, ĉarpentisto naskita en Nadjvarado la 20-an de februaro 1879 kaj mortinta en Moskvo en 1927.

Kariero redakti

Vántus estis sekretario de organizo de Nagyvárad de la Socialdemokratia Partio, en 1905 redaktoro de la Nagyváradi Újság, de 1907 unu el la centraj sekretarioj de la partio. En rusa militkaptiteco li partoprenis la komisiojn de militkaptitoj. Li estis unu el redaktoroj de la hungarlingva revuo en Moskvo Szociális Forradalom (Socia Revolucio), preleganto de la agitantlernejo. En aŭtuno 1918 li revenis. Li estis kunfondinto de komunista partio kaj ano de la centra komitato. Li estis popolkomisaro pri agrikulturaj aferoj dum la hungara konsilantara respubliko. Post la falo de tiu oni kondamnis lin al morto, sed 1922 pere de kaptitŝanĝo li venis en Sovetunion kaj tie vivis ĝi sia morto.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]