Kémes
Kémes [kEmeŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Siklós.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 7 km²
- Loĝantaro: 510
- Poŝtkodo: 7843
- Telefonprefikso: 73
Situo
redaktiKémes situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Villány-Sellye funkcianta ĝis 2007. Harkány troviĝas 14, Siklós 20, Sellye 25, Pécs 37 km-ojn.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata jam dum la bronzepoko, poste romianoj vivis tie. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el la 11-a jarcento laŭ tiama hungara ortografio "Kemus". Post la mezepoko la komunumo apartenis al la Osmana Imperio dum 150 jarojn, tamen ne senhomigĥis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.
En Kémes migra poŝto servas.